Mi ĉiam atentas la manieron kiel mi vestiĝas por delogi, ĉar ne estas malproksime de tolaĵo al ridindo. La tolaĵo de Valérie estis mizera kaj malmoda – ĝi estis kaj ridinda kaj kortuŝa. Mi sukcesis ne rideti kaj ŝi ne plori.
Post unu jaro, nur tio restas al mi el ŝi: fadena mamzono kaj malmultekosta kalsoneto, kiujn mi zorge tenas en tirkesto, kiel sanktaj relikvoj.