Ĉi-matene: malfortika kaj diafana juna fremdulo en noktoĉemizo, kiu, malgraŭ la malvarmo, rigardas min preterpasi de ŝia sojlo. Pasinte ŝin, mi turnas min por vidi ĉu ŝiaj ruĝecaj lipoj kaj la malpeza
valo de ŝiaj cicoj sub ŝia korsaĵo estas ankoraŭ tie – se ili ankoraŭ ekzistas. Sed ne – restas nur lia vizaĝo, kiu elmetas sian langon al mi, presita en la nebulo de lia fenestro.