Karina kontemplas mian bibliotekon kaj laŭtlegas la titolojn de miaj altvaloraj malnovaj libroj per nekredema tono: “Julia la frandzadulemino… Diboĉoj en Lesbo… La tribo de la tribadismoj… Satano estis lesbanino… La damnitaj amikinoj… La amoj de la Amazonoj… La subventro de la monaĥejo… Sapfaj ĝemoj…”
— Mi havas ankaŭ kuirlibrojn, eh… mi diras, embarasita, kvazaŭ por pardonpeti.