La vortoj fluadis malrapide laŭ la muroj de nia dormoĉambro kiel vakso sub kandelflamo:
Kiam ni staras vizaĝon al vizaĝo kaj mi rigardas vin / en ĉi tiu lumo, en kiu vi aperas, eĉ ne Hermione / estas tiel bela; Heleno de la ora hararo, tio estas vi / ŝi estas via bildo, ne estas io stranga diri tion…
Kun niaj kruroj interplektitaj en epiderma littukoj, vi legis al mi la poemojn de Safo per via orienta voĉo. Kaj mi ploris, silente, kun mia nazo premita kontraŭ la nuko de via kolo; mi ploris pro beleco, kiel ploras ĉiuj knabinoj en malklaraj dormoĉambroj, tiuj, kies inventitajn nomojn vi tenas sekretaj.
Nun, sen vi aŭ tegmento super mia kapo, nuda, perdita, en la floro de la juneco, senmova, mi legas vian leteron; mi krakmordas viajn vortojn, kiuj disrompiĝas sub miaj dentoj kiel vitraj globetoj. Miaj gingivoj ŝiritaj, mia densa sango trapasas viajn mensogojn; ili estas tiel belaj, ke ili ne povas esti io alia ol veraj. Vi estas mia radianta furiozo, mia fonto de blindiga kolero; vi frakasas miajn iluziojn kiel aliaj surmetas ŝminkon sur siajn palpebrojn.
Lasu min reveni al vi, lasu min reveni al la origino de la mondo. Mi restas tute kiel vi lasis min, starante en la malvarma pluvo, anĝelo en ŝiraĵoj sur mia roko, mia hararo fendita en la elektra aero. Revenu.