Fragmento 138

— Mi pensas, ke ni atingis punkton en nia rilato, kie ni ambaŭ bezonas iom pli da spaco.

— Kion vi celas?

— Ni ĉiam estas tro unu ĉe la alia – tro multe, laŭ mi. Mi pensas, ke ni bezonas krei iom da distanco inter ni. Iom da spira spaco. Tio bonos por nia rilato. Tio bonos al ni ambaŭ.

Ŝi metas sian revuon sur la tablon, krucas la brakojn kaj rigardas min de kapo ĝis piedo, fruncante la brovojn.

— Mi ne komprenas, kien vi celas per tio.

— Estas simple. Mi konvinkis Érikan veni dormi en nia lito. Nur ni du.

— Érika? Nia Érika?

— Ĝuste ŝi. Vi devas konfesi, ke ŝi estas bonega specimeno. Ŝiaj okuloj estas profundaj, kristale klaraj lagoj. Ŝiaj mamoj estas rondaj kiel maturaj melonoj kaj ŝiaj femuroj estas glataj kiel alabastro. Kaj ŝia buŝo… malhela floro floranta en la nokto.

— Ĉesu kun la stultaĵoj, vi, tri-cenda poetino? Mi pensas, ke mi jam sufiĉe ricevis da kliŝa sentimentaleco por la resto de la monato.

— Pardonu. Vi scias, kiel facile mi entuziasmiĝas, kiam temas pri seksallogaj, sovaĝetaj estaĵetoj. Nu, diru jes…

— Jes…

— Estos bone por ni. Mi promesas!

— Bone. Sed nur se ŝi dormos nuda.

Respondi