Fragmento 61

Mi vekiĝis meze de la nokto, kuŝante sur la ventro sub la duveto, kun la brakoj ĉirkaŭ la kuseno, kun la kruroj disigitaj, kun la kapo turnita al la maldekstra flanko. Se mi bone pripensas, tio estis multe pli transiro al malpeza dormo ol vera vekiĝo; mi ne malfermis la okulojn. Jen mi estis en la mallumo, mia hararo falis sur mian vizaĝon; mi aŭskultis mian propran spiradon, kiam mi aŭdis ŝin, kuŝantan apud mi, dormetantan. Ŝi spiris pli profunde ol mi: trankvile, pace kaj kontente.

Mi memoras, ke mi pensis: “Mia ŝultro jukas,” antaŭ ol denove endormiĝi.

Respondi