Simone kutimis leviĝi je neraciaj horoj por iri al laboro – kun tiom da sango kaj tiuj ridindaj laborhoroj, mi miras, kial ŝi elektis studi medicinon. Ĉar ŝi ne povis komenci sian tagon sen orgasmi, ŝi ĉiam agordis sian vekhorloĝon por soni eĉ pli frue, tiel ke la unua afero, kiun mi vidis kiam mi malfermis miajn okulojn, estis ŝia piĉo pendanta super mia vizaĝo. Mi kutimis leki ŝin per lango ankoraŭ peza pro dormo, kaj ŝi rapide orgasmis, eligante malgrandajn, bongustajn ronronojn. Ŝi poste seksumis min per sia plej ŝatata dildo, kiun ŝi afable nomis Marcus, ĝis mi aspergis ŝian vizaĝon – kio ne ĉiam okazis; oni ne povas fari tiajn aferojn per nura volo, ĉu ne? Tiam ŝi rapidege leviĝis, prepariĝis por la tago, manĝis tranĉaĵon da tosto kun Cheez Whiz, revenis por doni al mi kison kaj foriris, lasante al mi la tutan tagon por indulgiĝi en tio, kion ŝi opiniis esti miaj misteriaj anarkistaj intrigoj (kiuj fakte konsistis el kelkaj horoj da verkado, kelkaj minutoj da masturbado kaj horoj da flegi la pigrecon).
En bonaj tagoj mi havis piĉon plenan de ĉuro, kiun ŝi povis leki kiam ŝi revenis. Sed plej ofte mi estis tro pigra por prepari vespermanĝon.