Juna patrino, sidanta sur benko en la parko dum ŝia infano ludas. Ŝiaj lipoj estas iomete malfermitaj; ŝia robo estas mallonga, blua, malpeza kaj duonvidebla, la dekolteo inter ŝiaj mamoj estas tiel profunda kiel ŝia rigardo – tia kapturna profundo, kiu povas esti nur tiu de la granda vakuo de la ekzisto… kaj, super ĉio, unu el tiuj ludemaj harfadenoj estas kaptita en la rimeno de ŝia mamzono. Kiel oni povus ne enamiĝi?