Fragmento 31

Ŝi stariĝas kaj prenas la blankan kotonan subĉemizon, kiu kuŝas kiel bulo sur la tapiŝo apud la lito. Ŝi enŝovas sian kapon, poste siajn brakojn, kaj finfine suprenŝovas la vestaĵon ĝis sia ventro.

— Ĉu vi vere surmetos tion?

— Kial ne? ŝi respondas senzorge.

— Ne nur ĝi estas faldiĝinta, sed ankaŭ estas makulo de… suko.

— Nu, nu… ŝi diras, petole elstarigante la langon por diveni la fonton de la malpuraĵo laŭ ĝia gusto.

Respondi