Fragmento 5

Mi trovas ŝin en mia dormoĉambro, sidanta sur la lito. Mia sako kuŝas elventrigita kaj ĝia enhavo estas disĵetita sur la tapiŝo. Ŝi metis la skarlatan notlibron sur siaj femuroj kaj ŝajnas esti danĝere enprofundiĝinta en ĝin.

— Kiun nomon vi uzas, kiam vi skribas pri mi? ŝi demandas, konfuzite.

— Mi uzas ĉiujn. Estas nomo por ĉiu aspekto de via personeco.

Mi esperas, ke ŝi ne rimarkis, ke mi krucis miajn fingrojn.

Respondi