Fragmento 8

Ŝia haŭto estas tiel pala, ke ĝi estas preskaŭ diafana. Foje mi demandas al mi, ĉu ŝi vere ekzistas, ĉu ŝi vere estas tie, proksime al mi, solida kaj karna – aŭ ĉu ŝi estas, fakte, nur fantomo, kiu disiĝos en nubon de polvo kaj vaporo ĉe la plej malgranda tuŝo. Kiam ŝi tiel aperas al mi – fantoma, preskaŭ kiel filigrano – mi ne kuraĝas riski rompi la sorĉon. Mi kontentigas min flustrante en ŝian orelon, milde dirante al ŝi tion, kion mi scias, ke ŝi volas aŭdi, kaj ankaŭ ĉion, kion ŝi ne povas (aŭ ne volas) konfesi al si mem. Tiam ŝi ekruĝiĝas; ŝiaj vangoj akiras rozkoloran, froste-ruĝan nuancon, kaj vivo ekdisvastiĝas sur ŝia vizaĝo, laŭ ŝia kolo, kaj poste tra ŝia tuta korpo. Nur tiam mi kisas ŝin, en tiu preciza momento, kiam mi scias, ke mi povos senti ŝian pulson sur ŝiaj lipoj kaj kiam mi havos la trankviligan konfirmon, ke ŝi ne estas nur miraĝo.

Respondi