Fragmento 46

La baterio el la teleregilo falis eksteren kaj ruliĝis malantaŭ la litokapo. Cybèle kuŝas sur la planko, ŝia brako enŝovita kontraŭ la muro, provante atingi ĝin. Ŝi estas nur milimetron tro mallonga, do ŝi streĉiĝas, suspiras, fariĝas senpacienca kaj komencas sakri. Ŝi estas, kompreneble, tute nuda, kiel ŝi venis al la mondo. Mi devus helpi ŝin, sed mi certe tro multe ĝuas rigardi ŝin.

Respondi