Mi scias, ke mi ĝenas ŝian fraŭlan vivon, kvankam ŝi insistas pri la malo. Ekzemple, ŝi algluis memorigilojn sur la muron de sia dormoĉambro, sur sian fridujon kaj sur la pordon de sia duŝejo: ‘Mi ne estas sola’, ‘Metu malpuran vestaĵaron en la korbon’, ‘Ne trinku rekte el la kruĉo’. La demando estas, ĉu ĉi tiuj mesaĝoj estas destinitaj al ŝi aŭ al mi…