Fragmento 37

Brigitte estas nuda, kuŝanta sur la ventro, kun unu penda kruro de la matraso, ŝia dormo tiel malpeza kiel la litajoj, kiuj kovras nur ŝian dorson. La vekhorloĝo kuŝas sur la planko, sen baterioj, apud ŝiaj vestoj, ŝiaj revuoj kaj malplenaj boteloj. La persienoj ne plu povas bloki la tagmezan sunon.

La kato, kiu dormis apud ŝi, vekiĝas, streĉiĝas, poste flaras la litotukojn. Ĝi elstarigas sian langon kaj leketas la internon de ŝia femuro.

La varmego sufokas. La ventolilo sur la komodo ne estas enŝovita en la kontaktujon.

Mi ĉiumomente alvenos hejmen.

Respondi