Fragmento 36

Antaŭ la psika spegulo, Marianne pozis kun ŝajnigita senkulpeco, iaspeca milda kolero, kaj akompanis siajn gestojn per vortoj akraj kiel razila rando.

— Ĉu vi volas, ke mi levu mian jupon? Ĉu vi volas dentelon? Silkajn rubandojn? Malsekan kalsoneton? Ne utilas nei tion, mi scias, ke vi volas, ke mi iomete malfermu la krurojn… iom pli?

Ĉion ĉi sen eĉ peni rigardi min, tiom tute ŝi estis sorbita de la narcisa plezuro de memseducado, ĝis la fina tremo.

Respondi