— Kaj via unua fojo?
— Kion vi volas scii?
— Ĉion.
— Nu… Ŝia nomo estis Sophie. Ŝi sidis bonkondute sur la sofo de mia panjo. Post kiso sur la kolo, post iom da mordetado de la dekstra orelobeto, mi genuiĝis antaŭ ŝi. Ŝiaj longaj, fluoreskaj kruroj iomete disiĝis kaj mi vidis kelkajn pubajn harojn elrigardantajn el ŝia kuloto, kiuj estis blankaj kiel la vivo, la morto. Sen vere scii, ĉu tio estis la ĝusta afero, mi donis kiseton sur la internon de ŝia femuro, poste sur la kuloton, por vidi, kiel ŝi reagos.
.