Ŝi turnas la paĝon de la skarlatan kajeron kaj diras al mi:
— Ĉu vi jam delonge skribas tiaĵojn?
— De kiam mi memoras. Mi pensas, ke la unua kompleta frazo, kiun mi iam ajn skribis en la lernejo, enhavis la vorton “piĉo”.
— Mi ne kredas vin.
— Demandu mian panjon, ŝi konfirmos tion. Antaŭ la skarlata kajero estis la verda. Kaj la nigra. Kaj la blua. Antaŭ tio estis tri rozkoloraj, kaj unu flava – kiun mi faligis en la banujon – antaŭ kelkaj purpuraj, du oranĝkoloraj…
— Ĉiuj tiuj tekstoj… damne… certe estus amaso da ili… Kaj ili ĉiuj temas nur pri sekso, paĝo post paĝo post paĝo…
— Tio estas nur atendinde. Ĝi estas neelĉerpebla temo.
— Neelĉerpebla, vi diras? Tamen ĉiam temas pri la sama afero. La kombinaĵoj estas, konsiderante ĉion, sufiĉe limigitaj. Fingro-en-vagino, fingro-en-ano, lango-sur-klitoro… ĝi iĝas iom ripetema post iom da tempo, ĉu ne?
— Mi pensas, ke vi tro simpligas la fascinan kompleksecon de la homa sekseco.
— Ha! Vi ridigas min, kiam vi parolas kiel profesorino.
— Almenaŭ mi ankoraŭ povas ridigi vin; tio estas bona signo.
— Tamen… ĉu vi ne jam pritraktis ĉiun eblan aspekton pri pugo kaj umbiliko de ĉiuj flankoj? Ĉu vi ne sufiĉe parolis pri tiu ĉi sola temo?
— Ĉu ni kritikas Josée di Stasio, ĉar ŝi parolas pri kuirado la tutan tempon?
— Ŝi ĉiam havas novajn receptojn por kunhavigi. Ŝi estas rafinata gastronomo.
— Fakte, mi ankaŭ ne mankas je receptoj. Mi estas rafinata nimfomanino.

(Ilustraĵo de Mélanie Baillargé)